08:43:06
Flavio eniras la
babilejon
08:43:07
[Petro]
pacema> Lastmomente, mi vidis tiun informon, ĉu ne, KoLonJaNo ?
08:43:12
[pacema]
Petro> Flavio rebello
parolis pri 17h00-20h00 , GMT Londona horo
08:43:30
[Flavio]
Saluton, geamikoj, kaj dankon por via ĉeesto en ĉi tiu Babileja Rendevuo.
08:43:36
[KoLonJaNo]
russ> En Germanujo nun
estas 17:43 UTC+2.
Do post unu kaj
kvarona horo okazos la grilado de la Flava Ribelo.
08:44:00
[Flavio]
Mi estas Flavio Rebelo, la direktoro de Ĝangalo kaj de ITV, kaj mi pretas,
dum la venontaj horoj, klarigi viajn dubojn pri la esperantista televido.
08:44:11
[KoLonJaNo]
Enbor> Saluton!
08:44:27
[KoLonJaNo]
Flavio> Vi tro fruas!
08:44:27
[Petro]
pacema> Jes, vi pravas, sed ni devas havi konfirmon. Vidu la lastan informon
!
08:44:34
[Flavio]
Mi decidis komenci iom pli frue, kaj ankaŭ fini iom pli malfrue, tiel plej
multaj personoj sukcesos pridemandi min.
08:44:41
[pacema]
Flavio> Saluton !
08:44:44
[russ]
dankon! mi iom ne certis pro la somera hora ŝanĝo
08:44:44
[Enbor]
mi kredis ke la konferenco okazos post unu horo kaj kvarono
08:45:02
[Petro]
Flavio> Saluton 8
08:45:07
[KoLonJaNo]
* KoLonJaNo
miras ke eĉ Flavio ne
registriĝis.
08:45:07
[Flavio]
Mi restos ĉi tie dum horoj, do certe la demandoj ripetiĝos. Ne estas problemo
pri tio - mi simple provos ripeti la respondojn...hehehe
08:46:01
[Enbor]
vi povas kopii kaj glui la respondojn hehehe
08:46:05
banca
eniras la babilejon
08:46:06
>[banca]
Bonvenon al nia babilejo. La
celo de la babilejo estas koni novajn personojn, interŝanĝi ideojn, kaj
precipe babili en Esperanto.
08:46:07
[Flavio]
Mia registro, Kolojano, estas tiu de administranto, sed hodiaŭ mi volas veni
antaŭ vi ĉiuj ne kiel administranto de la babilejo, sed kiel la gasto de la
Babileja Rendevuo.
08:46:23
[russ]
saluton flavio!
08:46:40
FIavio
eniras la babilejon
08:46:53
[Petro]
Flavio> Mi diris antaŭ momento, ke ITV-n mi ŝatis; nur novaĵoj mankas.
08:46:55
[FIavio]
Saluton!
08:46:57
[Flavio]
Saluton, Russ! Ĉu ĉio bonas ĉe vi?
Nu, miaj karaj
geamikoj - mi atendas viajn demandojn.
08:47:13
[Enbor]
ho! du Flavioj ni havas nun!
08:47:37
[Flavio]
Ŝajne la sistemo duobligis min..jen unu mistero plia por nia teknikisto
kontroli poste...
08:47:40
[KoLonJaNo]
Flavio>
Saluton denove!
08:47:53
[pacema]
FIavio>
Kial la informoj pri ITV estis nur interrete kaj ne en la gazetoj ?
08:48:05
[russ]
aŭ estas pretenda flavio kaj reala flavio
08:48:13
[Enbor]
sed kiu estas la vera Flavio? eble neniu...
08:48:15
[FIavio]
Ĉu ĉiuj el vi pagis?
08:48:30
[Flavio]
Nu, ĉiamaniere, Petro, novaĵoj venos laŭ tio, ke la televido entute daŭros
pli. Ni ja havas novajn programojn kaj novajn atrakciojn, sed antaŭ ol ĉio,
ni devas garantii iasence, ke estos televido por elsendi ilin, ĉu ne?
08:48:36
anita
eniras la babilejon
08:49:04
[Emilio-Cid]
mi foriras kaj revenas baldau kiam mi alvenos hejmen.
08:49:19
[Flavio]
Enbor> Kara Enbor, mi povas garantii al mi, ke mi estas la ĝusta Flavio, sen
la falsaj lipharoj kaj mentonbarbo de mia (amuza) klono ĉe Farbskatol....hehehe
08:49:23
[Enbor]
ĝis Emilio
08:49:34
[FIavio]
ITV nur postvivos, se vi
amase sendos monon!
08:50:04
[Flavio]
Mi ne skribis tion pri pagado..ŝajne iu persono provas agi kiel mi. Mi devas
pardonpeti, sed mi estos devigata forigi lin.
08:50:05
g123
eniras la babilejon
08:50:32
[russ]
ĉu unu flavio tajpas ruĝe kaj alia flavio tajpas nigre?
08:50:34
[Enbor]
sen nun ni havas di Flavioj ĉi tie. Kiu skribas ruĝe evidente estas falsa....
08:50:47
[Flavio]
Mi foriros kaj baldaŭ revenos. Intertempe, la ruĝaj de tiu Flavio ne estas
miaj.....bv. atendi momenton.
08:50:57
admin
eniras la babilejon
08:51:14
ombresaco
eniras la babilejon
08:51:31
[admin]
Nu, mi nun revenis, bedaŭrinde kiel administranto, karaj babilantoj.
08:52:09
[KoLonJaNo]
admin> Kial ne
registrigi plian uzanton "Flavio"?
08:52:09
[russ]
tio estas interesa afero, ke vere oni neniam povas esti certa pri la identeco
de alia homo rete.
08:52:11
[admin]
Mi partonpetas pro tio, sed kun kelkaj personoj ne eblas trankvile trakti. La
alia Flavio foriris, kaj mi estos ĉiam devigata klarigi, dum tiuj longaj
horoj, ke la 'admin' estas fakte mi. Kia domaĝo!
08:52:18
[ombresaco]
saluton
08:52:19
[Enbor]
pli bone nun, vi estos pri kredebla kiel administranto
08:52:39
[KoLonJaNo]
* KoLonJaNo
estas predikanto pri
registriĝo dum du jaroj
08:52:40
[admin]
Jes ja, Enbor, eĉ se malpli evidenta laŭ nomo, ĉu ne?
08:52:55
[admin]
VI pravas, Russ....sed denove, mi garantias, ke mi estas mi..hehehe
08:53:16
[KoLonJaNo]
Saluton
al anita, banca kaj ombresaco!
08:53:29
[Enbor]
jes. Ĉu vi ne povas uzi nonon kiel Flavio-administranto aŭ ion kio la aliaj
ne povas elekti?
08:53:31
[admin]
Nu, mi atendas viajn demandojn, geamikoj. Bv. ne ŝpari viajn dubojn...
08:53:37
[KoLonJaNo]
admin> Via
adminsitranteco ne dubeblas.
08:53:50
[KoLonJaNo]
admin> administranteco*
08:54:02
[admin]
Bedaŭrinde la ununura nomo ne 'klonebla' de hakero estas 'admin', tial ke
estas nur unu en la tuta sistemo.
08:54:11
janusz-o
eniras la babilejon
08:54:23
[Enbor]
enorde Flavio
08:54:43
[admin]
Mi petas do la afablan helpon de la kunĉambranoj, por informi al la novuloj,
ke la uzanto 'admin' estas do mi, Flavio Rebelo.
08:54:49
[KoLonJaNo]
admin> Ho,
ankaŭ jam aperis "klonoj" de mi. Pro tio mi uzas iom miksitan literumadon.
08:54:55
[janusz-o]
Saluton al ĉiuj!
08:55:06
[admin]
Nun, ek al la demandoj. Mi certas, ke multaj el vi havas aferojn, kiujn vi
volas pridemandi min nun.
08:55:09
[russ]
do bone, mi demandos pri tikla afero, ĉu ITV daŭre celos la klasikan
televidan modelon, ke oni devos spekti programeron je specifa horo anstataŭ
elŝuti avi/wmv/ktp-dosierojn kiel youtube, google-video, ktp.
08:56:03
Pietro-IT
eniras la babilejon
08:56:04
[pacema]
admin> Mi
miras ke la informoj pri ITV aperis nur interrete kaj ne en la gazetoj. kio
estas la kialo ?
08:56:15
[KoLonJaNo]
admin>
Kio pli multekostas: disponeblo de elŝutaĵoj aŭ konstanta elsendo kiel
"fluo"?
08:56:29
[janusz-o]
Pietro-IT> Saluton!
08:56:30
[admin]
Nu, ne temas pri vere tikla demando, sed ja pri teknika punkto, observenda
laŭ perspektivoj malsamaj, kara Russ.
Servoj kiel youtube, google-video,
kaj eĉ tiu Farbskatol, estas ja deponejo de videoj, kaj ne vera televido.
Nia celo
kun ITV estas ne nur resti en la reto, sed iompostiome atingi
08:56:38
[KoLonJaNo]
Pietro-IT>
Saluton!
08:56:47
[admin]
homojn per kabla televido, kaj por atingi ĉi tiun celon, endas havi televidan
formaton.
08:57:05
[Enbor]
nu, kion vi opinias pri tiu kritika tendenco kontraŭ ITV kiun nun ni vidas en
la esperantaj informiloj.
08:57:50
[admin]
La problemo kun tiuj video-deponejoj estas ĝuste tio, ke la spaco en disko
por ilin stoki kaj disponigi por elŝutado estas ege granda, kiam oni pensas
pri plurjara uzado.
Ĝangalo, kiu havas nun noticojn, estas nuntempe ege granda, imagu do kun
centoj kaj centoj da videoj.
08:57:59
[Pietro-IT]
Salutaron
!
08:58:00
[russ]
do tiu formato ja taŭgas por vera televido, sed multaj homoj plendas pri tiu
formato en retpaĝaro; mi opinias ke ĝi malallogis multajn homojn, bedaŭrinde
08:58:41
ticiano
eniras la babilejon
08:58:42
[KoLonJaNo]
Resaluton
post retkonekta paŭzo!
08:58:52
[admin]
Fakte dekomence ne, sed iom post iom pli multekostus la stokado de videoj en
tiuj video-deponejoj. Ili devos aŭ baziĝi sur neesperantista platformo (kiel
youtube) aŭ limigi la kvanton da videoj, kiel certe okazos iam kun Farbskatol.
08:59:06
[ticiano]
Saluton
08:59:10
[Pietro-IT]
Kiom da homoj hodia ..!
08:59:21
[admin]
Mi provos respondi la demandon de Enbor nun, poste de Russ, ĉu bone?
08:59:44
blahma entra na
sala
08:59:47
[KoLonJaNo]
admin>
Do, kiel vi volas certigi la financan stabilecon de ITV?
09:00:12
[KoLonJaNo]
admin> ticiano kaj
blahma> Saluton!
09:00:16
anita eliras la
babilejon
09:00:28
[russ]
ŝajnas ke retumemuloj pli preferas elŝuti dosierojn ol spekti je specifa horo.
mi ne scias ĉu teĥnike kaj finance eblas fari video-deponejon Esperantan, sed
mi pensas ke rettelevido simple allogos malpli da homoj, pro tio.
09:00:31
[blahma]
Saluton. Ĉu la babilado jam komenciĝis? Ho, mi malfruas
09:00:55
[admin]
Enbor> La kaskado da kritikoj, kiujn mi kaj la miaj ricevas de kelkaj
sektoroj de la E-gazetaro montras ke ni tuŝas kernon, kiu restis netuŝebla
dum pluraj jaroj. Laŭ mi, kelkaj personoj ne kapablas koncepti la E-movadon
ekster siaj kluboj, kongresoj kaj eventoj, kaj pro tio, ekzistas en tiuj
sektoroj
09:01:18
[russ]
saluton blahma! la afero ekis frue.
09:01:22
notsag
eniras la babilejon
09:02:02
[admin]
Enbor> iom da malbonvolo rilate niajn iniciatojn. Oni akuzas nin esti
malhonestaj (kiam ni ne estas), ke ni agas kapitalisme (kvankam plejmulte de
nia strukturo nuntempa baziĝas sur volontuloj) kaj ke mi monavidas (kiam mi
fakte enspezas neniom pro mia E-agado).
09:02:03
[Enbor]
parolante pri la teknikaj aferoj de ITV, mi kredas ke vi devus uzi liberan
formaton, tiel ke la uzantoj de linukso kaj makintoŝo ne havu problemojn
09:02:08
[KoLonJaNo]
admin>
Mono nur elspezeblas unufoje. Estas la demando, ĉu homoj volas doni monon pro
kongresoj, renkontiĝoj, libroj, ... aŭ por retaj servoj.
09:02:34
ombresaco2
eniras la babilejon
09:02:41
[KoLonJaNo]
notsag> Saluton!
09:03:34
[admin]
russ> Ĉi tiu formato povas ne esti la plej bona, sed estas tiu, per kiu eblas
komenci, Russ. Mi vere ŝatus havi veran televidkanalon kun pluraj studioj,
kiu elsendu rekte per kabla kaj satelita televidsistemo, sed nuntempe
Esperantio simple ne kapablas naski ion tian.
Do ni komencis per
la ebla.
09:03:42
Markus
eniras la babilejon
09:04:03
[KoLonJaNo]
Enbor>
Jen avantaĝo de "klasika", eksterreta televido.
09:04:05
[Markus]
Saluton
09:04:23
[ombresaco2]
saluton->eraro en la komputilo kaj mi estas ankaŭ ombresaco
09:04:39
[KoLonJaNo]
Markus>
Saluton! Flavio iom trofruas.
09:04:57
[notsag]
Bedarinde mi devas foriri Ĝis balda
09:05:21
[admin]
Enbor> La formato de niaj elsendoj estas afero, kiu multe konsumis nian
tempon ĉe la difino de la ĉefaj trajtoj de ITV. La ideo tute ne estis nek
estas resti nure nur kun elsendoj per WMV, sed ankaŭ proponi aliajn formatojn.
Sed por fari tion, antaŭ ol ĉio, ni bezonis lanĉi la televidon.
09:05:28
[Enbor]
Flavio> Ĉu vi kredas ke neesperantistaj entreprenoj iam volos anonciĝi en
ITV? mi vidas tion ege malfacila
09:05:36
[KoLonJaNo]
admin> Ĉu
vi esploris, kiel aliaj retaj televidaj stacioj/kanaloj vivtenas sin?
09:06:06
[KoLonJaNo]
admin> Mi
ne spektas retan televidon nun, sed profitas de antene ricevebla cifereca
televido.
09:06:26
[admin]
Oni kelkfoje forgesas, mi opinias, ke ITV aĝas nur 5 monatojn, kaj ke en
nuraj 5 monatoj, ne eblas proponi tute pretan solvon por la problemoj, kiuj
aperas laŭlonge de la vojo. Ni ja planas plibonigi niajn elsendojn, disponigi
pliajn format-opciojn kaj ankaŭ atingi kablan televidon,
09:07:05
[admin]
sed ĉio ĉi okazos iom post iom, se la televido daŭros, kaj ĝuste por ke ĉi
tiu grava iniciato, kiu estas televido en Esperanto,daŭru, mi estas ĉi tie
parolanta kun vi ĉiuj, karaj geamikoj.
09:07:48
[russ]
admin> mi supozas ke ĝangalo mem ŝajnas pli sukceskapabla nuntempe, ĉar oni
povas legi iun ajn aferojn tie laŭvole anstataŭ devi atendi ĝis taŭga horo
por spekti programeron. kompreneble mi deziras bonŝancon al itv, sed mi
pensas ke la televida formato ne povos konkursi kontraŭ la deponeja fo
09:08:21
[russ]
admin> (mia teksto fortranĉiĝis) ...kontraŭ la deponaja formato, bedaŭrinde
09:08:25
[admin]
KoLonJaNo> Pri mono, televido kiu elsendas ĉiutage, devas prezenti novajn
atrakciojn, kio havas per si mem kostojn. Ne eblas lanĉi televidon, kaj
atendi ke ĝi supervivu per siaj propraj gamboj post nuraj kvin monatoj,
precipe kiam la disvastigado de la televido inter neesperantistoj ne okazis
amase,
09:08:52
[admin]
KoLonJaNo> kaj mankis (kaj daŭre mankas) al ni reprezentantojn en pluraj
landoj, por 'ĉasi' reklamantojn por la televidkanalo.
09:09:36
[Enbor]
Flavio> sed ĉu vi kredas ke la disvastigado de la televido inter
neesperantistoj okazos iam?
09:09:49
[KoLonJaNo]
admin>
Kiel postvivas la radiostacioj kaj televidaj kompanioj? Ili aŭ ĝuas kotizojn
devigajn de la publiko aŭ vivtenas sin per reklamado. Sed ili kutime havas
nur nacian aŭ lingve koheran spektantaron.
09:09:56
Vedingano eniras la babilejon
09:10:44
[admin]
Enbor> Certe jes, sed antaŭ ol reklami, ili devas scii, ke nia esperantista
televido ekzistas. La diskonigado de ITV ekster Esperantio lamas pro tio ke
mankas al ni pli da kunlaborantoj en kiel eble plej multaj landoj. Ne estos
facile vendi reklamojn por ITV, mi bone scias, sed ankaŭ scias mi,
09:11:21
[admin]
ke nestas tute malebla. Estas afero de tempo, de plia partoprenado de la
esperantistoj, laŭ mi. Oni ja povas apogi al ITV ne nur mone, sed ankaŭ
kunlabore.
09:11:23
agwadada
eniras la babilejon
09:11:26
[KoLonJaNo]
admin> Por atingi
kompareblan spektantaron allogan por reklamemaj kompanioj necesus krei
milionojn da denaskuloj ...
09:11:44
[blahma]
Cetere rimarkindas, ke al "disvastiĝo" de la televido mankas sufiĉe
altkvalitaj retkonektoj al plej multaj esperantistoj. En Ĉeĥio ĝin sekvas laŭ
mia scio nur kelketaj homoj, ĉar aliaj daŭre konektiĝas al reto per malrapida
modemkonekto.
09:12:07
Pietro-IT eliras
la babilejon
09:12:19
[KoLonJaNo]
admin> La
denseco de E-parolantoj sur nia planedo estas simple tro malalta.
09:12:47
[Enbor]
mi ne kredas ke atendi tiun disvastigon estas granda tempo perdo. laŭ mia
opinio vi devus ŝerci alian moneniron ol la anoncado de neesperantistoj
09:12:47
[admin]
russ> Video-deponejoj havas siajn teknikajn limojn, Russ. Kiel mi diris, por
disponigi pli longajn filmojn kaj programojn, oni ne povos, pro la prezoj,
kalkuli je esperantlingvaj deponejoj. Kaj mi ne volas spekti dokumentarion en
la anglalingva youtube, pardonu pro la sincereco.
09:13:47
[KoLonJaNo]
Vedingano> Saluton!
09:13:58
[KoLonJaNo]
agwadada>
Saluton
09:14:05
[admin]
KoLonJaNo> Tio, kion ni bezonas fari, estas montri al la eventualaj
reklamantoj, ke la esperantistoj ankaŭ estas konsumantoj, kaj ne nur
idealistoj. Ke ni estas ankaŭ merkato, kaj ne nur lingvo-komunumo.
Tiel pli kaj pli da entreprenoj
envenos Esperantion, kaj la lingvo iom post iom fariĝos denove fenomeno
09:14:36
[pacema]
rodrigo> venu ĉe amikeco
, kun nia Flavio Rebelo
09:15:19
[admin]
KoLonJaNo> Pri publikaj radio kaj televidkanaloj, endas memori ke Esperantio
ne havas patrion, nek registaron formalan.
Do ni ne povas
turni nin al iu organizaĵo kaj simple peti esti subvenciata. La esperantistoj
bezonos apogi la kanalon, por ke ĝi postvivu tiujn unuajn monatojn, se ne
mone, brake.
09:15:22
janusz-o eliras la
babilejon
09:15:27
Vedingano sai da
sala
09:15:37
[KoLonJaNo]
pacema>
Vi deva inviti babilanton el alia ĉambro ĉi tien. Li ja ne vidas, kion vi
tajpas ĉi tie.
09:15:37
[blahma]
Flavio > Ĉu tiuj teknikaj limoj estas mankanta konektkapacitato (sed tio ja
malverŝajnas, ĉar ankaŭ nun oni dissendas al ĉiu interesiĝanto), aŭ ĉu vi
celas diri, ke tromultekostas durdiskoj, sur kiuj oni konservu la datumojn?
Kaj se jes tiuj mankas,
kiel do oni konservas la intajn filmojn nune?
09:16:56
pacema
eliras la babilejon
09:17:05
[KoLonJaNo]
admin> Kiom da mono ITV
bezonas ĉiumonate por daŭrigi?
Dividu la sumon
per la nombro de pagipovaj E-istoj ...
09:17:20
rodrigo
eniras la babilejon
09:17:20
[admin]
blahma> Nun vi tuŝis temon treege gravan, sed verŝajne ne adekvate atentata
de niaj nunaj gravuloj movadaj, kara amiko.
La manko de kursoj
por instrui kiel uzi interreton en niaj kongresoj, la manko de emfazo pri
aĉetado de komputilo ĉe kluboj kaj lokaj asocioj, la manko de strukturigo por
ke
09:17:51
pacema
eniras la babilejon
09:17:55
janusz-o
eniras la babilejon
09:18:24
[admin]
blahma> la esperantistoj, kiel tuto, 'interretiĝu', estas unu el la plej
gravaj mankoj de niaj nunaj NRO-oj. Interreto estas fekunda grundo por
Esperanto nure nur se ni agos kiel komunumo, kaj ne kiel individuoj, en
interreto.
09:18:26
[Petro]
Mi vidas, ke kelkaj el niaj interparolantoj foriris : domaĝe !
Ĉu necesas tiom da paroloj
teĥnikaj ?
09:18:53
Emilio-Cid
eniras la babilejon