Oni rigardas vin kiel unu el la plej akra-langaj
kritikistoj de la "tutmondigita rabobesta kapitalismo". Vi atakis bankojn
kaj la grandajn konzernojn kaj enĝaĝis vin por la malsatuloj. Ĉu oni metis
ĉi tion en vian lulilon?

Ne, tute ne. Mia enĝaĝiĝo estas la sekvo de bazaj travivaĵoj en Afriko. Tuj
post la murdigo de Patrico Lumumba [Patrice Lumumba], mi laboris certan
tempon kiel oficisto de UN por Kongolo kaj travivis tie ĝis tiam por mi
neimageblan mizeron kaj subigon. La institucio UN havis sian sidejon en la
hotelo
Royal. Sub la fenestroj ripetiĝis ĉiuvespere je krepusko la
sama spektaklo. Longaj vicoj de malsatantaj infanoj el la antaŭurboj de
Kinŝaso moviĝis rekte al la barikadoj, kiujn gardis gurkhanoj.
La nigraj
infanoj ne rajtis enpaŝi en la blankulan enklavon; eĉ la almozpetado estis
malpermesita al ili. Post la latbarilo jen la gurkhanoj Unu el ili levis de
tempo al tempo sian maŝinpafilon al la ĉielo. Salvo krake eksonis, sed la
masatigitaj infanoj moviĝis plu. Ĉe la barilo la plej multaj el ili
renversiĝis. Aliaj ĵetis sin per lasta fortostreĉo kontraŭ la dorndrata
barilo kaj firmkroĉiĝis al ĝi, kaj aliaj falis kun malfermitaj brakoj sur la
straton. Ĝis mia vivofino mi ne forgesos la aspekton de iliaj okuloj.
ĉu la infanoj mortis sub la okuloj de ĉiuj?
Jes, kiel fajna pluvo, softa muziko fluis laŭ la blankaj fasadoj de la
hotelkonstruaĵo malsupren, sub la lustro en la interno iu ambasadoro
akceptis iun negociston el iu eŭropa lando. Tiu levis sian ĉampanglason kaj
laŭdis per troige solenaj vortoj la civilizigan mision de la Okcidento en
Kongolo. Kun nazo premita al la fenestro mi vidis la infanojn morti . La
neskueblaj gurkhoj, kiuj staris kun la dorso al la konstruaĵo, limigis sin
je tio - tiam kaj tiam per kolbo de fusilo draŝi sur la kapetojn , kiuj kun
kvazaŭ superhoma streĉiĝo de tempo al tempo aperis super la barikadoj. Aliaj
soldatoj, kiuj estis ekipitaj nur per ponardo, liberigis la mortantajn
infanojn el la dorndratoj, en kiu ili estis firmkroĉiĝintaj, per tio, ke ili
deigis iliajn fingrojn per tranĉilpinto. Poste ili ĵetis la senvivajn
korpojn sur la straton. En tiu momento mi ĵuris al mi neniam denove - ankaŭ
ne hazarde - esti sur la flanko de la ekzekutistoj.
Kiel juna viro vi volis iri al Kubo, ĉu?
Estis nokto en aprilo 1964. Jaron antaŭe mi estis rondvojaĝinta
kun la grupo Clarté en Kubo. Mi volis reveni tien, por vivi tie. La kuba
delegacio, gvidata de Ĉe-Gevaro [Che Guevara], pro la unua sukerkonferenco en Ĝenevo,
enloĝiĝis en la hotelo Intercontinental, en la komunumo Petit-Saconnex.
Dek du kubanoj kune loĝis en tri ĉambroj en la sepa etaĝo. Mi petis
al ili donacon. Ni diskutis la tutan nokton. En la oriento, super la Mont Blanc
ekmateniĝis jam. Sube vekiĝis la urbo. Ĉirkaŭ la lagogolfo, trempita en
laktecan lumon iom post iom estingiĝis la koloraj neonpaneloj de la bankoj
kaj asekuraj kompanioj kaj famaj juvelistoj. En sia olivverda uniformjako, la
magra Ĉe-Gevaro staris ĉe la fenestro. Li vokis min kaj diris per sia ĉiam
iom raŭka voĉo: "Ĉu vi vidas tiun urbon?... Ĉi tie vi estas en la cerbo de la
monstro! Kion plian vi volas? Via batalkampo estas ĉi tie". Lia kruda kaj
definitiva rifuzo de mia deziro elmigri ofendis min. Mi estis konvinkita, ke
la argentinano dubas pri mia revolucia engaĝiĝo aŭ pri miaj kapabloj. Sed
Ĉe-Gevaro
kompreneble pravis.
En via libro "La imperio de la hontindego" vi
priskribas tiun monstron kiel "novan klason de feŭdaj regantoj, la
kosmokratojn de la grandaj konzernoj".
Tiuj novaj feŭdistoj havas pli da potenco ol iam posedis imperiestro, reĝo
aŭ papo. En la jaro 2004 la kvincent plej grandaj konzernoj kontrolis
22% el la monda produktado. Ilia sola agomaksimo estas
la maksimumigo de profitoj. Ilia profit-avido estas senlima. Ilia ekonomia milito
inter si kaj kontraŭ la popoloj estas permanenta. Ili evoluigis mondvastan
sistemon de la struktureca perforto. Cent kvardek jarojn antaŭ la
naskiĝo de Kristo, la romia batalestro Kornelio Scipio Emiliano komplete detruis kaj ebenigis Kartagon
kaj murdigis multajn el ĝiaj 700 mil loĝantoj. Sed post lia reveno
al
Romo, li denove estis submetita al la 'ius gentium', al la jura sistemo, kiu
regulis la rilatojn de Romo al aliaj popoloj. Sed nun regas la ekstrema
perforto permanente. Ne temas plu pri preterpasanta "malheligo de la
prudento", kiel Makso Hokrhejmero [Max Horkheimer] komprenis ĝin.
Kial vi elektis kiel elirpunkton de via kritiko la
Francan Revolucion?
Kun la kolapso de la ŝtatsocialismo kaj la rifuzo de la marksismo ligita al
tiu, ekestis granda spirita vakuo - ankaŭ ĉe la maldekstrularo. Granda parto
de la eŭropa kolektiva konscio estis superŝutita. La libro volas montri la
ekfektivan horizonton de la historio, la grandan 'Tempon de la Klarigo', kiu
postulis la homajn rajtojn, el kiuj multaj plu atendas sian efektivigon - la
rajto pri vivo, pri libero, pri indo, sed ne laste ankaŭ la rajto je
strebado al feliĉo, kiu estis fiksita en la preamblo de la Sendependeca
Klarigo de Usono. En la 18-a jarcento tio estis pura utopio, sed nun la
homaro disponas ankaŭ pri la materiaj rimedoj efektivigi tiujn rajtojn. Sed
samtempe malsato kaj mizero ampleksiĝis pli terure ol en ĉiu alia epoko de
la homaro. Kvankam la Franca Revolucio estis la decida mortopuŝo por la
feŭda sistemo, nun komenciĝis refeŭdismigo de la mondo: la transnaciaj
konzernoj etendas sian potencon trans la tutan planedon Tero.
Vi ĉiam mencias la francajn revoluciulojn
Babef [Babeuf], San-Just [Saint-Just] kaj Jakvo Ruo [Jaques Roŭ] kiel
ĉefatestantojn kontraŭ la novaj regantoj de la mondo.
La Franca Revolucio havis jam propran maldekstran opozicion - fontojn, kiujn
mi denove liberigis. San-Just deklaris, ke civilaj kaj
politikaj homrajtoj taŭgas nenion sen socialaj kaj ekonomiaj homrajtoj. Ruo
vokis al la konvento: " la libero estas vanta cerbofantomo, se unu klaso
senpunate povas elmasatigi aliajn." Tio validas nun pli ol iam. En
Argentino, Brazilo kaj en aliaj landoj de Sudameriko estas demokratio, sed
la malsato kreskas. Tio ne signifas, ke demokratio kaj poitikaj homrajtoj
estas malĝustaj, sed ke ili estas tute nesufiĉaj. Tial la batalo por
ekonomiaj, socialaj kaj kulturaj rajtoj estas nerezignebla.
Kion vi esperas ĉe tio pri la Unuiĝintaj Nacioj?
UN dum jardekoj leĝigis multajn gravajn konvenciojn, speciale ankaŭ pri
homrajtoj. Se oni rigardas la tekstojn, oni vidas, ke la rajto pri humaneco
senĉese evoluiĝas. Sed en la realeco pli kaj pli da baroj en la internacia
rajto estas ŝiritaj teren. La plej juna ekzemplo. La nova usona ambasadoro
Johano Bolton [John Bolton] volas adaptigi la konvencion pri torturoj al la novaj praktikoj
de Usono kontraŭ la teroro. La torturoj estu denove difinataj. Nur la
restanta kripligo de prizonulo restu malpermesita. UN mem estas nun ege
malfortigita. La novaj feŭdistoj dependas nek de la ŝtatoj nek de UN. La
Monda Organizo pri Komerco, la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso
sufiĉas al ili kiel servopretaj solduloj de siaj strategioj. En tiu ĉi jaro
Unuiĝintaj Nacioj festis sian 60-an fondotagon, sed bone eblas, ke
ili ne longe transvivos ĝin.
Kial vi tamen transprenis la oficon de precipa
raportisto de UN pri la rajto je nutraĵoj?
Certe, la influebloj en tiu ĉi ofico estas etaj. Sed mi vidis ankaŭ la
bonŝancon uzi la ekonomiajn kaj socialajn rajtojn kvazaŭ armilo kontraŭ la
imperion. Ĉiukaze mi povas krei per miaj UN-raportoj - la kvinan mi
prezentos je la dudeksepa oktobro en Novjorko - transparenton pri la sekvoj
de la regado de la novaj feŭdaj mastroj. La nombro de la homoj, kiuj suferas
pro malsato kreskas en ĉiu jaro. Ĉu ĵus en Niĝerio, ĉu en Mongolio aŭ en la
okupitaj palestinaj teritorioj . Ĉie mi travivis la ĉiutagan masakron per
malsato. Cent mil homoj mortas ĉiutage pro malsato aŭ ĝiaj senperaj sekvoj -
plej ofte en la cent kaj dudek du landoj de la Tria Mondo, en kiuj vivas 4,8
(kvar komo ok) miliardoj de homoj. Malsato fariĝis amas-neniigilo. Kaj tamen
konstatas la sama raporto pri la monda nutrado, kiu prezentas tiujn
viktimajn nombrojn, ke la monda agrarekonomio en sia nuna evoluŝtupo povus
nutradi sen problemoj dek du miliardojn da homoj, la duoblon de la aktuala
mondloĝantaro - ĉe po 2700 kalorioj ĉiutage . Ne ekzistas fataleco. Infano,
kiu mortis pro malsato estas murdita. La mondordo de lal tutmondigita
rabobestkapitalismo ne nur murdas, ĝi estas ankaŭ absurda. Ĝi mortigas, sed
ĝi mortigas sen bezono.
Ĉu vi pensas, ke la jarmila celo - duonigo de la
parto de la monda loĝantaro, kiu suferas pro ekstremaj malriĉo kaj malsato -
estos atingita ĝis la jaro 2015?
Ne, malriĉo kaj malsato pli kaj pli kreskas anstataŭ tio, ke ili malpliiĝas.
Rigardu la homamasiĝon en la hispana enklavo Meliĝo. Ĉu en Nigerio, Malio,
Senegalio aŭ Maŭritanio - multaj familoj aŭ vilaĝoj ne plu vidas alian
elirvojon el la mizero krom sendi sian junajn virojn al Eŭropo. Ili kolektas
monon por ili, kun la espero, ke tiuj povas trapasi la longan vojon tra la
Saharo kaj povas grimpi trans la dorndratajn baraĵojn.
Kion la Eŭropa Unio devus fari por la solvado de la
rifuĝinto-krizo?
En 2004 pagis la industriŝtatoj al siaj kamparanoj 394 milardojn de dolaroj
por la produkatado kaj la eksporto... preskaŭ po duona miliardo da dolaroj
ĉiutage! Sur la foirplaco de la senegala ĉefurbo Dakaro oni povas aĉeti
eŭropajn fruktojn kaj legomojn por triono de la prezo de la indiĝenaj
fruktoj kaj legomoj. La eŭropa dumpingopolitiko dezertigas la afrikajn
agrarkonomiojn. EU devus forigi siajn gigantajn agrarsubvenciojn, kaj
malaltigi la importbarojn por varoj kaj produktoj el afrikaj landoj kaj
nuligi la ŝuldojn de la evolulandoj. La homoj devas trovi en siaj landoj
enspezon homindan. - sed ne per almozoj. Dume la industriaj landoj en la
jaro 2003 helpis al la Tria Mondo per ŝtataj evoluelspezoj kun amplekso de
kvindek kvar dolarmiliardoj la samaj landoj devis transĝiri kvarcent tridek
ses miliardojn dolarajn por ŝuldoj. Do, ne tiom gravas doni pli da mono al
la homoj de la Tria Mondo, sed pli gravas malpli ŝteli de ili.
Kiel UN-komisiito vi sufiĉe ofte havis debatojn
kun tiuj novaj feŭdaj mastroj...
Ili ĉiuj gloras la samajn ilojn: oni devu privatigi. Ili timemas abundon kaj
disponigeblon de varoj, ĉar tio influas la maksimuman profiton. Ili nun volas
regi ankaŭ pri la naturo, antaŭ ĉio pri la akvofontoj, kaj pri vivo - ili
volas patentigi la genetikajn ecojn de plantoj kaj de bestoj nur por ilia
utilo.
La kosmokratoj mem ne havas trupojn. Sed ili
posedas - tiel vi skribas - fakte armitan brakon: la usonan
ŝtat-administradon.
La rab-atako al Irako, en mardo 2003, montras tion tute evidente. Ni rigardu
por momento la personaron: Kondoleza Rizo [Condolezza Rice] estis, antaŭ ol
ŝi avancis en Vaŝingtono, direktorino de Chevron, Buŝ elgajnis sian
posedon en la naftoindustrio. Rumsfeld estis ĉe Texaco kaj Ĉenej
[Cheney] ĉe Haliburton. La milito en Irako estas la rekta plenumo de
la konzernstrategio de la naftokompanioj. La rezulto estas preskaŭ dumil
mortaj usonaj soldatoj kaj cent sesdek mil civiluloj kaj soldatoj el Irako,
kiuj mortis de la komenco ĝis julio de tiu ĉi jaro en la milto aŭ pro liaj
sekvoj. Sed Irako havas ja la duan rangon en la mondo, se temas pri la
naftorezervoj:cent dekdu miliardoj de barelplenoj.
La brazila prezidanto Lula aperas en via libro kiel
granda lumfiguro.
Lula estas por mi granda espero. En Brazilo ekis demokrata,
kontraŭkapitalista revolucio, kiu grandskale decidos pri la estonteco de la
kontraŭkapitalisma popolmovado en la tuta mondo. Kun la programo "Fome
Zero!" ('Malsato Nula'), Lula volas forigi la malsaton. Kvardek kvar milonoj
el la 182 milionoj da brazilanoj estas permanente kaj grave
maltronutrataj. Sed Lula antaŭ ĉio heredis de la militdiktaturo eksterlandan
ŝuldon, kiu havas amplekson de 244 miliardoj da usonaj dolaroj. La pagado
de la ŝuldoj malhelpas la batalon kontraŭ la malsato. En la Partio Laborista
jam leviĝis indigno. Lula troviĝas en tute malbona kaj komplika situacio, li
bezonas nian solidarecon.
Kun granda simpatio vi citas Babefon pri la necesa
detronigo de ĉiuj malnovaj barbaraj institucioj - ĉu utopio?
Ne, se la viktimoj de la barbara tutmondiĝo fariĝas aktivaj formantoj de sia
sorto. Kun mia libro mi volas helpi ekigi tiun procedon, kiu povus kunflui
en ribelon de alianciĝintaj aŭtonomaj fortoj de planeda civilsocio, kiu
skize jam aperas. Mia libro volas esti armilo en tiu ĉi batalo. En mia
oficejo en Ĝenevo pendas foto. Ĝi montras Bertolt Breĥt [Bertolt Brecht] sidanta sur
parkbenko en Berlino, kun libro en la mano. Sub tio estas skribita: "Bertolt
Breĥt - armita".
Intervjuo originale farita en la
germana lingvo, kaj publikigita en la gazeto
'Neues Deutschland', semajnfina eldono, je la 15-a de oktobro
2005, paĝo 3, kaj tradukita en Esperanton de Cezar Kaiser [Hans-Georg Kaiser], por publikigo en Ĝangalo, kun la aprobo de la administracio de la gazeto.
Bildoj: interretaj fontoj / Muntado: Teknika teamo de Ĝangalo
Ĉiuj rajtoj rezervitaj - Ĝangalo,
E-Portalo, oktobro 2005