Menuo |
|
|
|
Serĉilo |
|
|
|
|
|
|
. Ĉi tie vi trovos la plej seksallogajn fotojn de la Knabino Pipro, plurajn videojn, tekstojn, rakontojn kaj anekdotojn pri sekso, amoro kaj amuziĝo. La plejmulto de la kanala enhavo estas ekskluziva por la abonantoj de la portalo. .
|
|
|
|
|
|
|
 |
 |
 |
 |
Sekretaj Sonetoj Benata nokto! Arda nokto nupta! Komforta kuŝo en duobla sol'! Senĝena, longa, longa am-petol', ĝis spino-vibro, ĝemo, kri' abrupta!
Tordiĝo arda en barakt' volupta, fandiĝo en ekstaza karambol'! En vin, en vin, kaj el vi al la tol' inunde fluis mia sem' erupta!
Niaj animoj ardis, korpoj brulis, kaj vane ŝprucis la estinga flu', ĉar niaj korpoj ĉiam pli postulis,
pelante nin al ĉiam nova glu'. Kiom da fojoj? Kiu ja kalkulis? Du, tri, kvin, ses, ok, dek kaj tiel plu...
|
 |
 |
 |
 |
| |
|
|
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
Kruko kaj Baniko en Bervalo
Ĉe strata angulo voluptovendistino promesas al Kruko eksterordinarajn ĝuojn. Kruko asertas:
— Mi scias, ke vi ne povas fari ĝin al mi tiel, kiel mi volas.
— Bela knabego, mi povas fari ĝin ĉiel.
— Ne, certe, ne. Unu manieron vi ne konas.
Ofendite la putino kondukas Krukon en hotelan ĉambron kaj tie paradas per ĉiaj geiĝaj metodoj: pariza kareso, ava droŝko, rusa serpento, aranea krablo, kalsona tango, alplafona kandelo, araba kafmuelilo, belga sonorilo, flugila kuniklo, bulonja kongreso, amerika baskulo, ataita tiktako, japana lokomotivo, kata tiklo, krura ventumilo, roterdama ueado, satana rajdo, interna ideo, midzuminado, vane, vane, vane... Ĉiufoje Kruko skuas la kapon:
— Tio estis ja agrabla, sed vi ne faras ĝin laŭ mia ŝatata maniero.
La plezurdonantino, ŝvitante, anhelante, ellaciĝinte, ekkrias kolere:
— Kiel do vi deziras, ke mi faru ĝin al vi?
— Senkoste.
|  |
 |
 |
 |
|
 |
 |
 |
 |
|
|
|
|
|
Reklamoj |
|
|
|