| Tre kuriozaj kuriozaĵoj |
 |
|
|
Se
vi daŭre krias dum 8 jaroj, 7 monatoj kaj kvin tagoj, vi produktos sufiĉe da
energio sona por varmigi tason da kafo.
(Ŝajne ne valoras la penon)
Se vi furzos senĉese dum 6
jaroj kaj 9 monatoj, vi produktos sufiĉe da gason kun potenciala energio egala
al tiu de atombombo.
(Nun jes!)
La koro homa pumpas la
sangon tiel forte, ke la sango-premo sufiĉos por ĵeti sangon for de via korpo
je 10-metra distanco.
(Ho!)
La orgasmo de porko
daŭras iom pli ol 30 minutojn.
(Hej, mi volas esti
porko!)
Blato povas supervivi
9 tagojn sen sia kapo, ĝis la insekto pereu pro malsato.
(Hm,
mi ankoraŭ ne kapablis forgesi la porkon)
Daŭre frapadi
vian kapon kontraŭ muro igas vin eluzi 150 kaloriojn hore.
(Ne provu fari tion
hejme; sed eble en la laborejo!)
La manto ne kapablas koiti dum lia
kapo ankoraŭ konektiĝas al la korpo. La mantino komencas la koiton
dehakante lian kapon.
("Saluton, kara,
mi ĵus alvenis. Hej, kion vi far.....")
Polusaj ursoj estas
maldekstra-manaj.
(Se ili ekuzos la alian
manon, eble ili vivos plu)
Pulo povas salti
ĝis
350 fojoj la longon de la propra korpo. Tio ekvivalentus al homo, kiu
saltus distancon egalan al tiu de stadiono.
(Tridek minutoj ... kia
bonŝanca porko! Ĉu vi imagas tion?)
Elefantoj estas la
ununuraj bestoj, kiuj ne kapablas salti.
(Kaj estas bone, ke tiel estu)
Kelkaj leonoj koitas
ĝis 50 fojoj tage.
(Mi ankorau preferus
esti porko ... kvalito ĉiam superas kvanton!)
La plej forta muskolo
en la homa korpo estas la lango.
(Hmmmmmmmm...)
Personoj dekstra-manaj
vivas averaĝe 9 jarojn pli ol tiuj, kiuj estas plej uzas la maldekstran
manon.
(Kaj kion se la persono
uzas ambaŭ manojn?)
La okulo de struto
estas pli granda ol
ĝia cerbo.
(Mi konas iujn tiajn)
Marsteloj ne havas
cerbon.
(Hm, mi ankaŭ konas
kelkajn personojn tiajn)
La urino
de katoj brilas, kiam oni ĵetas nigran lumon sur
ĝin.
(Kaj ĉu iu sciencisto
estis efektive pagita por malkovri ĉi tion?!)
Homoj kaj delfenoj
estas la ununuraj specioj, kiuj koitas por la plezuro tion fari.
(Kaj
tiu porko???)
Kopirajto 2006 - Ĉiuj rajtoj rezervitaj - Ĝangalo E-Portalo
|