Je Februaro de 2006 du reĝurbaj esperantistoj agis favore al la Internacia Lingvo ĉe sia urbo. Dum jaroj la spaco inter Madrido kaj Andalucio restis kiel dezerto por la Movado ĉar nur en Albaceto kaj Toledo ekzistis memagnoskitaj esperantistoj. La cetera regiono de Kastilio-Manĉo estis malplene. De nun du pliaj homoj, kiuj parolas Esperanton, estas sur la landmapo de Hispanio kaj ankaŭ ili decidis registriĝi ĉe Pasporta Servo. Tiel ili decidis kaj agis; je la jam dirita dato laŭ peto de la Hispana Esperanto-Federacio (HEF), ili donacis al la Universitato de Kastilio-Manĉo ekzempleron de ‘La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha’, tradukita al la esperanta de Fernando de Djego [Fernando de Diego], la plej konata hispana esperantverkisto jam forpasinte. Nun ili atendas ke la Muzeo pri Don Kiĥoto ankaŭ akceptos la saman donacon kaj ili havas aliajn librojn por donaci al tiuj institucioj (“Don Kiĥoto parolas Esperanton”); tiaj libroj estas ankaŭ publikigitaj de HEF.
Tiu akto, ĝi mem, ne estas tro grava sed la unua donaco kaŭzis gazetarajn sekvojn kaj pro tio ĵurnalistino ĉeestis en la donakto kaj bildigis la okazaĵon –rigardu la superan foton-. Tiu bildo kaj notico pri la afero aperis sur du lokaj ĵurnaloj: ‘Lanza’ kaj ‘La Tribuna’, je la posta tago. Do, oni povas diri ke la movado ekkomenciĝas en Reĝurbo kaj estonte ni havos freŝajn novaĵojn pri ĉi du pioniroj.