Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), ĵurnalo estas ĉiutaga gazeto. Estas fakto, ke neniu artefarita lingvo iam ajn havis veran ĵurnalon. Ĝangalo estas do tre bonvena escepto, levante Esperanton al pli profesiaj niveloj de ĵurnalismo, amuziĝo kaj retaj servoj.
Tamen liveri noticojn, informojn kaj novajn servojn ĉiutage kostas monon. Des pli necesa ĝi estas, kiam oni administras portalon kun pluraj kanaloj kaj ĉiutagaj aldonoj. Dum etaj gazetoj povas esti administrataj per kelkhora laboro monata, Ĝangalo postulas, ke kelkaj personoj okupiĝu pri la portalo plurajn horojn je ĉiu tago. Administri portalon tiel grandan montriĝas ne hobio, sed ja plentempa laboro.
Kun la klara celo daŭre ampleksigi kaj disponigi informadon, amuziĝon kaj servojn al la esperantistoj, la Administracio de Ĝangalo decidis krei apartan grupon de membroj, kiuj ricevos specialajn, ekskluzivajn servojn, por aboni la portalon.
Ekzistas tri kategorioj de abonado, variantaj laŭ la lando de la abononto. Oni adoptis ĉi tiun sistemon por ebligi al ĉiu esperantisto aboni Ĝangalon laŭ sia aĉetpovo.
Kategorioj laŭ landoj:

La supraj valoroj referencas al ses-monata abono de Ĝangalo, dum kiam la abonanto povas uzi ĉiujn servojn de la portalo. La abonantoj havos apartajn privilegiojn en Ĝangalo:
Aliro al ekskluzivaj artikoloj, raportoj kaj tekstoj Spekti ĉiujn videojn kaj radiajn elsendojn de la kanaloj Aŭdvide kaj Radio Ĝangalo Havi propran blogon en la kanalo Blogaro Meti fotojn en sian propran fotoalbumon en la kanalo Fotoblogoj Uzi la retpoŝtilon de Ĝangalo, la unua tute en EsperantoSe vi volas, ankaŭ eblas fariĝi dumviva abonanto de Ĝangalo, per unusola pago de 500 eŭroj. Abonado de Ĝangalo signifas ne nur la daŭrigon de la laboroj de la portalo, sed ankaŭ la pligonigadon kaj ampleksigon de ĉi tiuj servoj.
Musklaku ĉi tie kaj abonu Ĝangalon nun, kaj estu parto de la plej granda aventuro de la Internacia Lingvo - prezenti la mondon en Esperanto. 